Mia hejmo
Adreso
Tera adreso:
Rusio, 199178, Sankt-Peterburgo,
12 linio, d.35, logx.37.
Telefono: +7(812)323-13-74 (hejma), +7(911)942-86-04 (mob).
Retaj adresoj:
www.myke.spb.ru, myke@mail.ru, ICQ#452556240.
Mapo
(Sub bildo estas pli detala mapo.)

De cxiuj flankoj aux transportiloj plej facilas veturi per metro gxis stacio "Vasileostrovskaja", tie eliru, turnu maldekstren, iru laux Srednij avenuo okcidenten, trapasu 2 stratojn, je la 3a turnu dekstren, iru gxis la domo 35, eniru korton, iru maldekstren diagonale, en pordejo premu butonojn "3", "7", atendu la respondon, uzu lifton gxis la 5a etagxo.

Krome estas multaj trafikeroj:
  • gxis metrostacio "Vasileostrovskaja": busoj 1, 47, 128, itineraj busoj ("marsxrutki") 10, 30, 44, 120, 128, 147, 154, 175, 183, 249, 273, 273, 298, 310, 346, 349, 349, 358, 359, 359, 362, 386,
  • gxis angulo de Malij ("Malgranda") avenuo kaj 12-13 linioj: trolejbuso 9,
  • gxis angulo de Srednij ("Meza") avenuo kaj 12-13 linioj: tramo 6,
  • gxis angulo de Bolsxoj ("Granda") avenuo kaj 9..16 linioj: trolejbuso 10, busoj 1, 6, 7, 41, 42, 128, 151, 152,
  • laux 12-13 linioj 41a buso trapasas (senhalte, ve),
  • krome, nemalproksime situas metrostacioj "Sportivnaja" kaj "Priomorskaja".
Cxi-tie estas gxenerala skemo de la loko.
Kiel vi vidas, tio estas preskaux la centro de la urbo kaj de la tuta regiono :)

Reguloj En cxi-hejmo ekzistas la Reguloj -- nekomplikaj, tamen gravaj por cxiuj.
  • 1. Via piedvesto fartos bone sur tapisxeto... sed ene oni iradas nudpiede.
  • 2. Krome -- vestformo estas libera... inklude foresto de ambaux formo kaj vesto.
  • 3. Ankaux fumantoj venadas cxi-tien... sed ili fumas eksterdome.
  • 4. Multaj interesaj ajxoj estas cxi-tie... kaj ili delonge alkutimigxis al iliaj lokoj.
  • 5. Ni dankas vin pro asisto... sed nur ni mem pri gxi petis.
  • 6. Se io estas interesa, nekomprenebla, necesa al vi -- demandu mastrojn...
  • ...kaj cxio bonegas!

Detaloj por gastoj:

En cxi-domo homoj vivas, kiuj havas iliajn interesojn kaj kutimojn.
Ne indes provi malhelpi al ili, instrui ilin vivi aux ecx simple sxangxi iiajn preferojn.
Cxi-tie okazas kantvesperoj, renkontoj de esperantistoj k.t.p. Eble vi ecx partoprenos tiun renkonton; eble, ne.
Iufoje ni eksteras. Kutime -- cxe laborloko. Tamen, gxi tre proksimas: 3 minutojn for.
Ni sxategas vojagxi, do nepre kontaktu nin per e-posxto (ne paperposxto!) antaux vi nin vizitos kaj eksciu se ni povos vin gastigi; eble ni simple estas eksterurbe aux ecx eksterlande...
Cxi-tie suficxas loko por dorm-tapisxeto kaj dorm-sako. Fojfoje estas libera cxambro, malgranda, sed kun lito.
Tamen ekzisto de propraj viv- kaj dormajxoj estas pluso.
Estas atingo al interreto kaj fidoreto, libraro kaj komputilo.
Ni preferas gastigi interesajn homojn, ne simple sercxantoj de senpaga niktumado. Do -- skribu, eble ni mem invitos vin.
Gxis revido!

Fotokomento

Bonvenon!..